La ok AMO-seminarioj en 2014

La nuna resumo donas bazajn informojn pri la Seminarioj pri Aktivula Maturigo, kiun UEA kaj TEJO organizis en la kalendara jaro. La informoj estas prezentitaj per unueca strukturo. Vidu ankaŭ la artikolon en la revuo Esperanto de januaro 2015. Klaku la butonon: Pli da informoj por vidi detalajn raportojn, impresojn kaj rezultojn pri la seminario kaj por aliri diskutejon, kie partoprenintoj povos raporti pri atingoj al kiuj la seminaria sperto kontribuis kaj nepartoprenintoj povos aldoni siajn ideojn kaj proponojn.

Loko, lando:
Horány. Hungario, 40 km norde de Budapeŝto, sur insulo en Danubo.
Datoj:
Sabato, Marto 22, 2014 to Lundo, Marto 24, 2014
Gastiga aranĝo:
Junulara Esperanto-Renkontiĝo de HEJ (21-23 marto, vendredvespere-dimanĉe)
Temo:
Kiel komuniki efike
Temaj Prezentaĵoj:

• Veronika Poór (HU): Kiel organizi lokan grupon.
• Orlando Raola (US): Kiuj mesaĝoj uzindas prezenti Esperanton.
• Lu Wunsch-Rolshoven (DE): Kiel pretigi gazetarajn komunikojn kaj komuniki kun ĵurnalistoj
• Petro Baláž (SK): Kiel eluzi modernajn komunikajn teknikojn
• Stefan MacGill: Kiel labori internacie kaj rolludo ‘Azanio’ (kontinenta kunlaboro)

Horoj tage:
8, tra tri tagoj.
Partoprenintoj:
20
Landoj de partoprenantoj:
BR, CZ, DE, DK, HU,NL, PL, RS, CH, SK, US
Loko, lando:
Sidneo, Kanado, 6 km de Viktorio sur la insulo Vankuvero
Datoj:
Merkredo, Julio 9, 2014 to Ĵaŭdo, Julio 10, 2014
Gastiga aranĝo:
NASK (Nord-Amerika Someraj Kursoj) antaŭe kaj la Uson-Kanada Kongreso poste
Temo:
Strategio kaj praktiko de E-informado en Nordameriko
Temaj Prezentaĵoj:

• Mark Fettes, (celi la sentojn…)
• Grantr Goodall, (dementi mitojn…)
• Tarara Anna Koziej, (personigi la komunikajn mesaĝojn).
• Kunlaborantoj: Humphrey Tonkin, Ĵenĵa Amis, Chuck Mays kaj Nicholas Woods.

Horoj tage:
8
Partoprenintoj:
30
Landoj de partoprenantoj:
Plejparte el Usono kaj Kanado
Loko, lando:
Fortaleza. Brazilo
Datoj:
Vendredo, Julio 18, 2014 to Vendredo, Julio 25, 2014
Gastiga aranĝo:
Internacia Junulara Kongreso de TEJO (18-25 julio, 2014)
Temo:
Organizado de lokaj grupoj kaj teamgvidado
Temaj Prezentaĵoj:

• Olga Shilyaeva (RU): Projektmastrumado, tempmastrumado
• Veronika Poór (HU): Strategikreado kaj celfiksado
• Juliana Evandro (BR): Hommastrumado, teamlaboro
• Anna Lobo de Carvalho (BR):
• Rafael Henrique Zerbetto (BR): Kiel efike varbi pri Esperanto?

Horoj tage:
3,5
Partoprenintoj:
30
Landoj de partoprenantoj:
Multaj landoj
Loko, lando:
Siano, Ĉinio
Datoj:
Sabato, Augusto 16, 2014 to Sabato, Augusto 23, 2014
Gastiga aranĝo:
sen
Temo:
Konsciigo, kapabligo kaj praktiko de nia lingvo
Temaj Prezentaĵoj:

• Trezoro HUANG Yinbao: Kiel lerni paroladon
• Ĉielismo WANG Tianyi: Esperanto kaj Komerco
• Stalino YUAN Yongming: Esperanto-Movado en Ŝanxi-provinco (t.e. la provinco de Siano).
• Miaohui: Esperanto kaj Budhismo
• Nema PARK Yongsung (Koreio): Fundamenta Krestomatio kiel ĉefa gvidilo
• Chimedtseren Enkhee (Mongolio): Agado de KAEM kaj ĝiaj pluaj farendaĵoj
• Usui Hiroyuki (Japanio): Interlingvistika provo ŝanĝi lapublikan bildonpri Esperanto en Japanio.

Horoj tage:
6-8 tra ses tagoj ( Pli ol 40 horoj entute)
Partoprenintoj:
65
Landoj de partoprenantoj:
El kelkaj aziaj landoj, sed ĉefe ĉinoj
Ŝlosilvortoj:
Loko, lando:
Fai della Paganella, Italio. 20 km de Trento
Datoj:
Lundo, Augusto 25, 2014 to Vendredo, Augusto 29, 2014
Gastiga aranĝo:
81a Itala Kongreso de Esperanto (aŭgusto 23-30, 2014)
Temo:
Kiel altigi la prestiĝon de Esperanto
Temaj Prezentaĵoj:

• Sara Spanò (IT): Antaŭjuĝoj ĝenerale kaj pri Esperanto.
• Stefan MacGill (HU): Kiel labori internacie kaj rolludo ‘Azanio’
• Amri Wandel (IL): Kiel taksi la nombron da E-parolantoj
• Giulio Cappa (IT): Kiel rilati kun ĵurnalistoj, precipe ĉe televido

Horoj tage:
4 tra kvar tagoj. (16 horoj entute)
Partoprenintoj:
40
Landoj de partoprenantoj:
El seso da landoj (FR, IT, …
Loko, lando:
Modra-Harmónia, Slovakio, 40 km nordoriente de Bratislavo
Datoj:
Ĵaŭdo, Novembro 13, 2014 to Dimanĉo, Novembro 16, 2014
Gastiga aranĝo:
Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST)
Temo:
Ciferecigo de la Esperanto-kulturo
Temaj Prezentaĵoj:

• Marek Blahuš:
• Mélanie Maradan: De papero al ekrano: optika signorekono kaj tekstar-purigado
• Johannes Mueller kaj Eva Fitzelova: Vojo al podkasta sono
• Michal Matúšov: GBAM laŭ viki-maniero
• Václav Zouzalik: Interretaj arĥivoj kaj Krea Komunaĵo
• Vladimir Turk: Ciferecigado de libroj - spertoj pri ABBY FineReader kaj hejma skanado
• Peter Baláž: Prezento de la enkonduko
• Stefan MacGill (nur enkonduko, kunordigo, fermo).

Horoj tage:
3,5 tra tri tagoj plus malfermo (ĉ. 12 horoj entute)
Partoprenintoj:
45
Landoj de partoprenantoj:
El deko da landoj. Unu matenon AMO estis por ĉiu KAESTano
Loko, lando:
Lomeo, Togolando
Datoj:
Vendredo, Decembro 26, 2014 to Lundo, Decembro 29, 2014
Gastiga aranĝo:
La 7a Kongreso de Esperanto en Togolando okazis unu semajnon pli frue
Temo:
Konsciigo en la uzado
Temaj Prezentaĵoj:

• Afantchao-Biakou Ayao Raymond (TG), Agbolo A. Didier (TG), Adjé Adjévi (TG) kaj
• Mireille Grosjean (CH): koridora agado

Horoj tage:
6
Partoprenintoj:
30
Landoj de partoprenantoj:
El Benino, Ebura Bordo, Niĝerlando, Svislando kaj Togolando
Ŝlosilvortoj:
Loko, lando:
Weißwasser, Germanio, apud la landlimo kun Pollando
Datoj:
Dimanĉo, Decembro 28, 2014 to Vendredo, Januaro 2, 2015
Gastiga aranĝo:
Junulara Esperanto-Semajno (JES)
Temo:
Esencaj elementoj por sukcesa E-organizado
Temaj Prezentaĵoj:

• Veronika Poór: Grupformado kaj Projektmastrumado
• Peter Balaž: Informado
• Nico Huurman: Financa Mastrumado
• Judit Meyer: Eblecoj de la nova reto 2.0
• Michael Boris Mandirola: Eksteraj Rilatoj

Horoj tage:
3
Partoprenintoj:
15
Landoj de partoprenantoj: