Landa, loka kaj regiona agado de UEA

Ege gravas la laboro, kiu okazas flanke de sindediĉaj esperantistoj en la landa, loka kaj regiona nivelo. Valoras la streboj de UEA en la stratosfera nivelo – rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj, Unesko, internaciaj kampanjoj ktp, ĉar nur UEA havas la kapablulojn kaj fortojn entrepreni tiujn laborojn. Sed la stabila bazo de UEA kaj la tuta komunumo kuŝas en intensa kaj entuziasma laboro en la diversaj teritorioj de nia terglobo. UEA ne klopodu fari ĉion, sed la komunumo atendas de ĝi efike direktatajn strategiojn. Tiu kunordigo delonge okazas pere de kontinentaj aŭ regionaj komisionoj, laŭ la sekva disdivido (en alfabeta ordo):

      Afrika Komisiono – por la tuta sub-Sahara Afriko.
      Amerika Komisiono – Nordo, Centro kaj Sudo.
      Azia Komisiono – momente prizorgas Oceanion.
      Eŭropa Komisiono – prizorgas la malfortajn landojn de la kontinento
      MONA – por la Meza Oriento kaj Norda Afriko.
Por ĉiuj regionoj, ni prezentas datumojn laŭ la sekva sinsekvo.

      Landa Parad’: Laŭlanda detala raporto pri la landoj kun ia movado kun bazaj statistikoj, kontaktinformoj por UEA, TEJO kaj ILEI.
      Komisionoj: Membroj de la regiona komisiono de UEA kun mandato por 2019-2022. La komisiono formas labor-kolektivon.
      Asembleoj: Pli vasta grupiĝo, kiu akceptas membrojn en ĉiuj landoj de la regiono, por garantii informfluon kaj influpovon en justa maniero.
      Laborplanoj: La laborplanoj por la diversaj regionoj, realigendaj de la komisionoj, kunlabore kun la Landaj Asocioj kaj aliaj aktivuloj.
      Regionaj Kongresoj: Okazintaj kaj venontaj kontinentaj aŭ regionaj Kongresoj aŭ Kunvenoj
      Novaĵoj: Loko por freŝaj raportoj el la regiono.
Vi ne devas esti membro de komisiono aŭ asembleo por kontribui. Ĉiu forto valoras!