Aktivula Maturigo (AMO)

Aktivula Maturigo (AMO) kaj rilataj seminarioj estas projekto de UEA por kapabligo de gvidantoj de Esperanto-movado kaj diskutigo de landa kaj faka agado. La projekto estas realigata kiel serio de seminarioj kutime dum aliaj renkontiĝoj diversloke sur la Tero. Lastatempe ili devis iĝi virtualaj, sed pli kaj pli iĝas hibridaj. De marto 2014 ĝis januaro 2022 okazis 82 seminarioj, en ĉiuj kontinentoj kaj almenaŭ 35 landoj. Pro plenega kalendaro por 2022, ni atingos la centaj seminarion iam en 2023.

Celaro kaj bezono por AMO

Ni bezonas kreskantan aron da aktivuloj, kiuj scias kunlabori internacie, malfermaj al novaj ideoj kaj al influoj kaj tendencoj en la granda mondo, pretaj lerni kaj adapti sukcesajn alilokajn projektojn al la propra loka situacio. Estas evidente, ke UEA devas ludi gvidan rolon en la plenumo de tiu celaro. Esperanto inter lingvoj unikas. La parolkomunumo de naciaj lingvoj renovigas sin mem; la lertigo de ties infanoj kaj junuloj okazas nature kaj intense en la familia kaj apuda medio, suplementata plej ofte per establita delonge funkcianta kaj financata infrastrukturo. Esperanto havas gravan malavantaĝon, ĉar unike ni devas krei kaj maturigi niajn proprajn novajn generaciojn sen abundaj rimedoj. Tial ni bezonas koheran planon de Aktivula Maturigo – laŭprononce: AMO. Ĝi estas tereno en kiu la centra UEA intensigas rilatojn kun siaj Landaj Asocioj (LA), kunlaborante plie kun Fakaj Asocioj (FA), Landaj Sekcioj de TEJO kaj ILEI, Esperanto-Centroj kaj aliaj. La programo funkcias per serio de seminarioj (vidu sube). Ilin loĝistike kutime prizorgos enlandaj asocioj, sekcioj aŭ E-Centroj; la programa realigo estos unuavice la tasko de UEA aŭ TEJO. Seminarioj kreos raportojn, kaj kiam oportune, gvidilojn pri praktikaj taskoj, kiuj utilos al agantoj ne povintaj partopreni en la seminario. Traktataj temoj rilatas ekzemple pri publika konsciigo pri lingvaj rajtoj kaj nia lingvo-propono, interna komunikado kaj organizado, la starigo kaj gvidado de kursoj, k.m.a. Jen en 25 vortoj resumo pri la ebla temaro de la AMO-programo:

La AMO-programo allasas ajnan temon en kiu trejnado povas akceli uzadon, konatecon kaj eblecojn de la lingvo, altigi ĝian prestiĝon kaj allogi adeptojn al ĝi.

La supra teksto estas koncizigo de la baza dokumento: D-AMO 01.

Pri Seminarioj de AMO

Tiuj seminarioj nomiĝas ‘Seminario Pri Akivula Maturigo. Ili prenas serian numeron, laŭ sia kronologia ordo: AMO 1, AMO 2 ktp. UEA asignas la numerojn. La longecoj (tipe inter 2 kaj 7 tagoj) dependos de la organiza modelo. Seminarioj ofte okazos ligitaj kun aliaj aranĝoj, ekz. de Landaj Asocioj de UEA aŭ Landaj Sekcioj de TEJO aŭ ILEI. Tio portas loĝistikan simpligon, ĉar la ligita aranĝo solvas loĝigon, manĝojn, aliĝmeĥanismojn kaj organizajn fortojn, tiel ke la ĉefa laboro de UEA estas la organizado de gvidantoj kaj programo. La organiza modelo povas esti sinsekva, paralela aŭ solstara.

La sinsekva modelo: Laŭ tio, seminario okazas tuj antaŭ aŭ tuj post la koncerna aranĝo, en la sama ejo. Tio certigas koheran seminarian programon, kaj tamen la kunlaboro alportas reciprokajn utilojn. Partoprenantoj vojaĝas ne nur por du- aŭ tri-taga seminario, sed samokaze povas ĝui E-etoson en la ligita aranĝo. Por la aranĝo, ĝi alportas internaciecon.

La paralela modelo: Laŭ tio, lseminario okazas parte aŭ tute dum la ligita aranĝo. En tiuj kazoj, ofte la programo de AMO fariĝas parto de la programo de la ligita aranĝo, kaj ties aliĝintoj rajtas partopreni la sesiojn de AMO kune kun tiuj, kiuj venis specife por la seminario.

La solstara modelo: Laŭ tio la seminario O okazas sendepende de alia aranĝo, do la partoprenantaro estas pli limigita, kaj la laboretoso pli intensa. Sed tio postulas, ke la organizantoj prizorgu la loĝistikajn kaj administrajn aspektojn. kaj tio pli taŭgas por seminarioj kiuj ricevas deeksteran subvenciadon.

Programaj rezultoj

Fina raporto dezirindas. Gvidantoj devigas sin disponigi siajn materialojn. Seminarioj nasku gvidilojn, kiuj kontribuu al formata Gvidila Banko ĉe UEA, por liveri utilon al aktivuloj en aliaj mondpartoj, kuj ne povis fizike partopreni.

La komisiono por AMO kaj listigo de gvidantoj

UEA nomunis komisionon pri AMO, por alproti pli da pertoj kaj dividi la laborŝarĝon de la organizado. Ili kompilos liston de gvidantoj, jamaj kaj potencialaj, kun temoj gviditaj kaj fareblaj en estonto. Tio helpos al surlokaj teamoj en pli foraj lokoj scii pri la disponeblaj program-gvidantoj.

Rajtigo por eniri la seminarian serion

Ĉiu uzo de la nomo AMO por aranĝo bezonas de UEA la aprobon kaj kunlaboron. UEA volonte ricevos de Landaj Asocioj kaj aliaj instancoj proponojn pri la okazigo de seminario, se eble kun almenaŭ tri-monata averto. La supra teksto estas koncizigo de la baza dokumento: D-AMO 02.

La historio de AMO

La programo estis konceptita en la dua duono de 2013, baldaŭ post la elektiĝo de la nova Estraro de UEA en la Universala Kongreso de Rejkjaviko. Kreiĝis la unuaj el serio de gvidaj dokumentoj, la tiel nomitaj Damoj de l’AMO: pli precize Dokumentoj pri AMO, kun sigloj D-AMO 1, D-AMO 2 ktp. Ili troveblas aliloke en la retejo. Alia sekcio prezentas mapojn de la disvastigo de AMO-seminarioj laŭjare. Plia sekcio entenas elŝuteblajn prezentaĵojn pri AMO, plejparte en formato PPT aŭ PPTX, do por projekciado. La seminarioj estas prezentitaj en ordo de okazigo. Informojn pri venontaj seminarioj aperas en la EKO-komunikoj kaj laŭeble aliloke.

AMO en 2021


AMO 72
AMO 73
AMO 74
AMO 75
AMO 76
AMO 77
AMO 78
AMO 79
AMO 80
AMO 81

AMO en 2020 - aktivega jaro, gravaj temoj

Okazis en 2020 dek seminarioj, naŭ el ili virtualaj. AMO 67 apenaŭ okazis, ĉar temis pri nur unu prezentaĵo en la programo de KAEST. Jen la listo, kune kun la temoj.

AMO 62
AMO 63
AMO 64
AMO 65
AMO 67
AMO 68
AMO 69
AMO 70
AMO 71

Arkivo de AMO-seminarioj

• 2017
• 2016
• 2015
• 2014