Kion faru lokaj grupoj, landaj kaj fakaj asocioj?

La eblecoj por grupoj kaj asocioj kaj Esperanto-centroj estas multaj. Elektu el inter
  • Anoncu vin al la komisiono, tiel ke ĝi kompilu reton da landaj kaj lokaj aktivuloj.
  • Verku kaj sendu ekstercelajn gazetarajn komunikojn de UEA/ILEI, laŭbezone traduku ilin kaj laŭeble aldonu iun lokan informon kaj sendu ilin al ĵurnaloj kaj radio-stacioj.
  • Evoluigu rilatojn kun ĵurnalistoj por altigi la verŝajnon de akcepto de komunikoj.
  • Okazigu en Esperanto urban aŭ landan eventoj pri la temaro – kun prezentaĵoj, forumoj ks.
  • Kunlaboru kun edukaj instancoj okazigi forumojn kaj debatojn pri nuntempaj edukaj tendencoj, en kiuj Eo iel vidigu sin, eĉ se nur malrekte.
  • Kontribuu al la internacia arigo de referaĵoj kaj rezultoj el la Jaro.
  • Provu krei nacilingvajn materialojn kun valoro al edukistoj kaj lernantoj enlande
  • Proponu kunlaboron kun Duolingo (aŭ similaj retejoj) pri la starigo de pliaj kursoj por eklerni Esperanton el diversaj lingvoj