Laborplano de la Afrika Komisiono de UEA 2019-2022

• Laborplano de la Afrika Komisiono de UEA 2019-2022
• Instigo al organizado kaj raportado pri ĉeestaj kaj perkorespondaj Esperanto-kursoj
• Helpo al la fortigado de lokaj kluboj, instigo al la maturaj landoj (kie ankoraŭ ne estas LA) efektivigi aliĝon al UEA.
• Revenigo de la Kotdivuara Esperanto-Asocio kiel Landa Asocio de UEA.
• Malferma alvoko al landaj asocioj kaj grupoj por organizo de la 8-a AKE.
• Instigo al afrikaj e-istoj por aliĝo kaj membriĝo en UEA.
• Prelegoj, partopreno en konferencoj kaj kongresoj de landaj asocioj de UEA en la kontinento.
• Havigo al petantoj de lerno- kaj instru-materialoj.
• Produktado de afrikaj filmoj, muzikoj kaj informiloj en afrikaj kaj Esperanta lingvoj.
• Sendo de instruistoj al iuj afrikaj landoj por lertigi esperantistojn dezirantajn iĝi instruistoj.
• Pretigo, disdono de diversaj varbiloj kaj informiloj.
• Reklamo de Esperanto en lernejoj kaj sociaj retejoj.
• Instigo al kreo de TEJO-, ILEI-sekcioj kaj virinaj grupoj.
• Kuraĝigo kaj subteno al virinaj kunvenoj.
• Organizo de trejnseminarioj intence al gejunuloj.
• Instigo al afrikanoj partopreni retkursojn kaj ekzamenojn de ILEI.
• Prezento de Esperanto dum sociaj forumoj en Afriko.
• Interesado de turismaj agentejoj kaj oficistoj pri Esperanto.
• Okazigo de diversnivelaj ĉeestaj Esperanto-kursoj.
• Alvoko al afrikaj landoj kandidatiĝi por organizi UK en Afriko horizonte de 2023.