Laborplano de la komisiono por MONA

• Dediĉi grandan atenton al Turkio – precipe la lerneja kaj universitata agado. Akiru kotizperanton, esplori kuraĝigon de la loka agado kaj kunordigon de la landa laboro. Fondaĵo Canuto ĉefe celas studentojn, persiulojn kaj senlaborulojn.
• Starigi kotizperanton en Armenio,  same en Tunizio. En Armenio indas esplori pri ebloj fondi grupetojn ekster la ĉefurbo.
• Kuraĝigi al eŭropanoj aŭ aliaj pli kuraĝe viziti landojn kiaj estas Turkio, Armenio, kie ekzistas realaj lokaj grupoj, kiuj bonvenigus gastojn.
• Laŭdu kaj subtenu la ekzemplodonan retan vizaĝon de MONA – laboro de Vasil Kadifeli el Turkio kiu prezentas ne nur novaĵojn sed ankaŭ literaturaĵojn el la regiono, pere de Wordpress.
• Evoluigi plie retpaĝojn, kiuj povos prezenti baze la landojn de MONA sen propra retpaĝo: Alĝerio, Egiptio, Kartvelio, Tunizio kaj eble pliaj.
• Evoluigo de la nuna propono por laborplano por krei ion pli definitivan, kun i.a. renkontiĝoj, eldono de varbiloj kaj pliaj hejmpaĝoj (ekzemple en la araba aŭ aliaj regionaj lingvoj).