Indekso por komunikoj EKO en 2015 ĝis la kongresoj

Se ne estas alia mencio, la komuniko estis sendita el Budapeŝto.

EKO 1 Januaro 2 el Weißwasser, Germanio, sen PDF, vortoj: 290.
           Pri Aktivula Maturigo - AMO 8 - kun du alkroĉaĵoj pri lumbilde prezentitaj temoj.

EKO 2 Januaro 29, PDF 3-paĝa, vortoj 1126.
           Resuma raporto kaj tabelo pri la 53 EKO-komunikoj el 2014.

EKO 3 Februaro 5, PDF 2-paĝa kun kvar fotoj, vortoj: 705
           Pri AMO 9 en Brazilo en la 50a BKE raportas Ana Lobo kaj Adrián Alejandro.

EKO 4 Februaro 11, PDF 2-paĝa kun unu bildo, vortoj: 835.
           Pri Aktivula Maturigo (AMO en IT, SE, DR Kongo), TTK kaj UAM en Poznano.

EKO 5 Februaro 24, PDF 3-paĝa kun kvar bildoj – tri pri Lillo, vortoj: 1175
           Pri AMO 10 en Italio, Lillo kaj deko da pliaj eroj – i.a. KER-ekzamenoj.

EKO 6 Marto 4, PDF 3-paĝa kun 2 bildoj – unu pri la virina tago en Benino, vortoj: 1295
           Diverstema kun alkroĉite la raporto al la Komitato pri februaro kaj la UK-afiŝo.

EKO 7 Marto 8, PDF 2-paĝa kun 5 bildoj, sendita el Italio, vortoj 505
           Estrarkunsido de TEJO en Novara, AMO-10 en Brusono, renkontiĝo en Ĉilio.

EKO 8 Marto 21 PDF 4-paĝa kun 4 fotoj – tri de virina agado en DR Kongo, vortoj: 1415.
           Diverstema, kun alkroĉite 1-paĝa jarraporto pri agado en Afriko en 2014.

EKO 9 --
           Neniam sendita; enhavo kombinita kun EKO 13

EKO 10 Marto 30, sendita el Tunizio, PDF 2-paĝa kun 5 fotoj, vortoj: 505
            Komenco de la 8a Mezorienta Kunveno en Hammamet.

EKO 11 Aprilo 3, PDF 4-paĝa sendita el Italio kun 5 fotoj el Hammamet, vortoj: 860
           Pri la unua tago de AMO 10 (tempo-mastrumado) plus 8a Mezorienta Kunveno - fino

EKO 12 Aprilo 6, PDF 5-paĝa kun kvin bildoj, sendita el Italio, vortoj: 1470
           Enhava raporto pri la lastaj tri tagoj de AMO 10 en Brusono, norda Italio.

EKO 13 Aprilo 21, sendita nur tekste kun alkroĉita foto el la Azia Forumo, 1020 vortoj:
           Azia forumo, enketilo, RISKO, Bouresse, Premio Shinoda, Finnlando. PDF postfarita.

EKO 14 Aprilo 25, sendita sen PDF el R'damo, vortoj 690
           La unua tago de la estrarkunsido de UEA:

EKO 15 Aprilo 30, PDF 3-paĝa PDF kun du fotoj, vortoj: 1110
           La Strategia Forumo en Azio kaj pliaj temoj.

EKO 16 Majo 2, PDF 4-paĝa kun du bildoj, vortoj 1550
           La dua tago de la estrarkunsido de UEA: informado, membraro, CO, TEJO…

EKO 17 Majo 5, PDF 5-paĝa kun tri bildoj, vortoj 1550.
           La tria tago de la estrarkunsido de UEA: kongresoj, financoj, decido UK 2017.

EKO 18 Majo 12, PDF 3-paĝa, 3 bildoj (filmfarado, DR Kongo, trilingva varbilo), vortoj 1010
           Pri AMO 12 (NASK) kaj AMO 13 (DR Kongo), TTK, Monda Eduka Forumo kaj pli.

EKO 19 Majo 16, PDF 3-paĝa kun 5 bildoj, sendita el Svedio, vortoj 795
            Raporto pri AMO 11 'Informado': informiloj respondu ‘Kial’, pli ol ‘Kio’ aŭ ‘Kiel’.

EKO 20 Majo 22, PDF 3-paĝa, pk bildoj, du en MEF, du el TTK, kvar pri Juna amiko.
           Monda Eduka Forumo de Unesko. Ĝenerala Direktoro serĉata. TTK. Juna amiko.

EKO 21 Junio 16 PDF 2-paĝa kun du fotoj (DR Kongo kaj Subotica, Serbio), vortoj 875
           AMO 14, 15,16, ekzamentago, 10-paĝa ilustrita Estrara Raporto 2014 aldonita.

EKO 22 Junio 23, PDF 3-paĝa kun 5 bildoj (2 el MEF) kaj mapo de Burundo. Vortoj 666
           Reta sendo de UK-inaŭguro, Ekzamentago, 6a AKE. MEF en Koreio.

EKO 23 Junio 26, PDF 2-paĝa kun 3 bildoj (revuo, Wroclavo, Greziljono), vortoj 415
           Estrara raporto 2014, plena 35-paĝa versio aldonita, kantfesto pola.

EKO 24 Julio 7, PDF 3-paĝa kun 5 bildoj, 3 el DR Kongo, 2 afiŝoj, vortoj 880
           AMO 13 en DR Kongo kun foto-albumo, Tago de Lernado (programo), Ora Ponto.

EKO 25 Julio 11, PDF 4-paĝa kun 5 fotoj (3 el AMO 12, 1 el AMO11, Bandung), vortoj 980.
           AMO 12 NASK pri filmfarado, AMO 13, 14, komitataj dokumentoj en TEKO.