GVIDILOJ por AKTIVULOJ

Nia movado dependas je motivitaj aktivuloj.  Multo valora okazas pro agemaj aktivuloj, iuj ene de la kadro de Universala Esperanto-Asocio, aliaj ne multe ligitaj kun UEA.  Sistema laboro por evoluigi la konojn kaj talentojn de aktivuloj tamen estas por la Asocio esenca devo. Tio ne signifas, ke UEA aspiras regi ĉion okazantan;  multo ja okazas ene de la Asocio kaj ĝiaj Landaj kaj Fakaj Asocioj, sed UEA strebas evoluigi pli da pozitivaj kaj partnerecaj rilatoj kun memstaraj agantoj sur indaj laborkampoj.

La programo de Aktivula Maturiĝo (AMO) evidente celas kreskigi la kapablon de UEA kontribui al trejnado, kaj tiu programo formis kaj formos gravan fonton de materialo por nia kreskanta serio de gvidiloj.

Gvidiloj apartenas al du ĉefaj tipoj:

Gvidiloj laŭoficaj kaj organizaj

Tiuj gvidiloj celas kuntiri dise kuŝantajn informojn por faciligi al precipe novaj estraranoj rapide orientiĝi. Ili celas doni pli adekvatan bildon pri la taskaro al la membroj, precipe tiuj, kiuj pripensas kandidatigi sin aŭ iun alian por asocia oficjo.

Gvidilo pri UEA  (GO 1 -- preparota)

Gvidilo por Komitatanoj  (GO 2)
Gvidilo por Estraranoj  (GO 3)
Gvidilo por Landaj asocioj  (GO 4)
Gvidilo por Ĉefdelegitoj  (GO 5)
Gvidilo por Komisiitoj  (GO 7)

Gvidiloj agadaj

Tiuj gvidiloj celas doni ideojn kaj agadproponojn al niaj agantoj sur plej diversaj terenoj. Agantoj en niaj fakaj kaj landaj asocioj estas bonvenaj proponi tekstojn por pliaj gvidiloj – ne ĉio devas nepre veni de la estraranoj kaj konsilianoj.

Gvidilo por kursgvidantoj  (GA 1 – pretigita de ILEI en 2012)

 

Vidu ankaŭ la dekon da gvidiloj de ILEI ĉe http://ilei.info. sub Dokumentoj > Gvidiloj