Jaro de la Lernanto - kalendaro de eventoj

Jen eventoj tra la mondo, kie ILEI kaj aŭ UEA povis aŭ povos ludi rektan rolon en la markado de la Jaro inter la du Universalaj Kongresoj. Evidente, ni invitos al pliaj aranĝoj kaj landoj proponi sin mem al UEA kaj ILEI por eniri la liston, aŭ simple mem organizi festadon – vidu konsilojn pri tio.

Dato Loko, lando Evento Statuso
Julio 26 Nitro, SK JdL malfermita en la Tago de Lernado dum la UK. Okazis
Jul 30 – Aŭg 6 Nyíregyháza, HU En la 49-a Konferenco de ILEI kun rilata konferenca temo. Okazis
Sept 20 Poznań, PL En UAM-studsesio. Okazis
Nov 3 – 6 Quangzhou, CN 5-a ILEI Seminario en Orienta Azio (ISOA) kaj la 8-a Azia Kongreso. Okazis
Nov 11-12 Timișoara, RO Universitata kolokvo internacia Okazis
Dec 24-31 Bunda, TZ 6-a Afrika Kongreso de Esperanto. Kadre de la ligita AMO-seminario Okazis
Jarŝanĝe Saarbrüken, DE Novjara renkontiĝo en Saarbrüken Okazis
Januaro 6-15 Brisbane, AU Nacia Kongreso kaj Somerlernejo Verŝajna
Feb Poznań, PL En UAM-studsesio; duontaga Certa
Aprilo 1-3 Jerevano, AM 10-a Mezorienta Kunveno Verŝajna
Majo 18-22 Wrocław, PL En Seminario kun urba apogo Esplorata
Majo 23-28 Les Brenets, CH AMO-LIMA, kiu havos edukan temon. UEA kaj ILEI kune organizos tion Certa
Junio 15-18 Sorriso, BR 52-a BKE + 37-a BEJK. Eble kadre de AMO-seminario Verŝajna
Junio-fine Raleigh, US NASK, kadre de AMO-seminario Esplorata
Julio 15 - 22 Busan, KR 50-a Kongreso de ILEI 2017 Certa
Julio 25 Seulo KR Festado kaj fermo en la Tago de Lernado dum la UK. Certe