Jaro de la Lernanto – celoj kaj strategioj

La Strategia Plano de UEA akceptita en 2013 antaŭvidis tri nomitajn jarojn, kiujn la Asocio festu. En la 101a UK estos inaŭgurita la Jaro de la Lernanto (JdL) kaj venos al fino en la UK en Seulo, kun trakto en la 50a Kongreso de ILEI. Ĝin prizorgas laborgrupo ĉefe de ILEI, sed kun reprezentanto de UEA.


Diskutgrupo pri la Jaro en Poznano, Pollando

Celoj de la jaro

Jen la ŝlosilaj celoj aprobitaj de la laborgrupo:

  •       Esplori la demandon, kiel loki pli centre en la eduka procezo la bezonojn kaj dezirojn de la lernanto.

  •       Daŭrigi kaj fortigi strategiojn, kiel evoluigi la eblojn de perreta lernado.

  •       Proponi al retaj kursfinintoj la E-vivon por kuraĝigi ilin vere ekuzi la lingvon kaj eniri la E-komunumon.

  •       Levi en la movado konscion pri la graveco bonkvalite kaj moderne prezenti kaj instrui la lingvon.

  •       Konvinki la movadon investi pli adekvate en la trejnado de instruistoj kaj mentoroj por retlernantoj.


    Strategioj


    Du prezidantoj kaj vicprezidanto en la lanĉo
    de la Jaro en la Tago de Lernado en Nitro, julio 2016

    Jen listo de eroj por UEA kaj ILEI por realigo de la programo de la Jaro:

  •       Okazigi tutmonde serion da renkontiĝoj, kiuj gamas de unuopaj sesioj ĝis plenaj kolokvoj aŭ seminarioj por esplori la temojn de la Jaro.

  •       Starigi meĥanismojn por adekvate arigi la rezultojn de tiuj sesioj cele al la kreo de jarfina resuma raporto, kune kun rekomendoj kaj planoj por utila pluiro.

  •       Konsenti pri la pretigo de retejo por la komunikado pri la Jaro kaj por kolekti rezultojn.

  •       Aperigi en la revuo Esperanto kaj Internacia Pedagogia Revuo regule artikolojn pri la eventoj intaj kaj ontaj kaj pri la diskutataj temoj.

  •       Pretigi kaj dissendi regule gazetarajn komunikojn pri la Jaro en Esperanto kaj tiom da naciaj lingvoj, kiom eblaj, kiuj celas neesperantistan publikon.

  •       Starigo de pliaj gvidiloj pri edukrilataj temoj.

    En pliaj subtemoj vi trovos liston de kunlaboraj ebloj por lokaj societoj, landaj asocioj, Esperanto-centroj kaj aliaj. Vi trovos ankaŭ la kalendaron de la eventoj kie oni markas la Jaron, kaj aliron al pliaj materialoj.