Laborplano por la Eŭropa Komisiono de UEA

• Subteni la revivigajn klopodojn de restarigi LA en Serbio kaj Makedonio Norda.
• Esplori la vivipovon de la LA en Bosnio-Hercegovino.
• Analizi la rimedojn en Belorusio, Moldavio cele al starigo de funkciantaj asocioj.
• Zorgi pri renomumigo de Komitatanoj A en Ĉeĥio, Litovio, Slovenio kaj Ukrainio kaj observanto en Albanio.
• Esplori la eblojn por refortigo aŭ restarigo de LA en Estonio kaj Portugalio.
• Fronti la akutan bezonon por generacia rejunigo tra la nord-okcidenta Eŭropo.
• Krei pli adekvatan kontinentan laborplanon, interalie por eluzi la latentajn kaj nekostajn kapablojn de homoj el la centra kaj orienta Eŭropo.