![]()
La Bavara Ŝtata Biblioteko (BSB) informis la Esperanto-Klubon Munkeno ke
ili planas ĝustatempe (14.4.) instali virtualan rondiron tra la vivo de la kreinto de Esperanto. La priskribo
estos memkompreneble germanlingve.
En 2012 tiu Biblioteko aranĝis ekspozicion pri planlingvoj (Volapuko kaj Esperanto) kaj ofertis regulajn gvidatajn
rondirojn. Tiam la loka klubo asistis ilin.
informis:
Karl Breuninger
Esperanto-Klubo Munkeno








06/04/2017 - Zamenhof kaj liaj verkoj. Prezentado pri Zamenhof, Zamenhof-verkoj en la urba biblioteko (ĵaŭdo, 15:00)

Elkore ni invitas vin por partopreni nian sekvan poresperanto eventon, okaze de la 100 jara datreveno de forpaso de doktoro Lazaro Ludoviko Zamenhof, la "Majstro".