Bjalistoko - Pollando
Publikigita de Zamenhof-Jaro Ven, 2017-03-10 18:29
12/05/2017 - 36-a Pola Esperanto-Kongreso. La 36-a Pola Esperanto-Kongreso okazos en Bjalistoko en la tagoj 12-14 de majo 2017.
En la programo troviĝos inter alie prelegoj, filmoprezentado, koncertoj, promenoj tra la Esperanto-urbo, malfermaj Esperanto-kursoj kaj ekskurso al la urbo Tykocin. Tuj antaŭ la kongreso estos scienca konferenco dediĉita al Zamenhof.
Informis: Przemysław Wierzbowski
temoj: