Bonvenon en la Asocia Blogo de UEA!

Mi estas tre feliĉa bonvenigi kaj saluti vin en tiu ĉi spaco, en la blogo de nia nova retejo aktivulo.net: en tiu retejo, kiu havas la celon kunligi kaj prezenti informojn kreitajn kaj utilajn por aktivuloj, tiel helpante ke la konoj, scioj pli bone fluu en nia movado.

Estis antaŭ unu jaro, en januaro, ke mi eklaboris kiel Vica Ĝenerala Direktoro, kaj ekde majo 2016 mi komencis labori kiel Ĝenerala Direktoro. Kio okazis en tiu unu jaro? Ne eblas tion resumi en kelkaj linioj, tial mi prezentos nur kelkajn informgutojn.

Kiam mi ricevis mian taskon, mi sciis, ke la defio ne estos facila: mi transprenis la taskaron de tre sperta Ĝenerala Direktoro, Osmo Buller, en momento ne plej facila: UEA kaj TEJO estas tranformiĝantaj, ŝanĝoj laŭdifine kaŭzas streĉojn, okazigi kaj gvidi asociajn kaj la personajn ŝanĝojn samtempe ne estas plej ideale - sed se ne estas elekteblo, ek al la defio!

Rerigardante la jaron, mi sentas profundan dankon al multaj agantoj, mi ĝojas aparteni al movado, kie iu en sia komenca tempo de gvidado povas ricevi tiom da subteno kaj helpo. Inter tiuj mi ŝatus aparte danki la konstantan helpon kaj subtenon de du personoj: Osmo Buller, eksa Ĝenerala Direktoro, kiu faris ĉion laŭ siaj ebloj, eĉ dum sia malsana periodo, kontraŭ la avizo de la kuracistoj, por laŭeble glate transdoni la postenon, kaj al Mark Fettes, Prezidanto de UEA, kiu same kiel mi estas konvinkita pri la graveco de kunlaboro inter la oficejoj kaj la Estraro, kaj faras ĉion kion li povas, por tion realigi.

La ŝarĝo kaj kromlaboro, kiujn la ŝanĝoj signifas, plej efikas sur la vivon de la oficistoj, ili spertis en siaj ĉiutagaj laboroj kion signifas ekhavi novan Ĝeneralan Direktoron post longjara - kaj mi tre feliĉas havi la komprenemon kaj adaptiĝemon de miaj kunlaborantoj.

Kion ni devis fari?

Kiam la gvidanto tiom abrupte ŝanĝiĝas, eĉ malfacilas daŭrigi la kutimajn laborojn dum la unua jaro. Ni, krom daŭrigo de la ĝisnuna laboro, ekhavis novajn defiojn: administri ankaŭ la novajn, pli grandajn subvenciojn de TEJO, samtempe pro privataj, neantaŭvideblaj kialoj alfronti mankon de laborforto, la pliefikigo de la administra laboro ankaŭ ne povis atendi pli, same okazis kun la Ĝenerala Voĉdono - kiu sukcese okazis post 37-jara paŭzo, interalie ebligante ke ekde nun ankaŭ Interretaj voĉdonoj estu akceptataj.

Ni ankaŭ aĉetis novan domon por povi bonvenigi pli da volontuloj samtempaj, kaj tiel plialtigi la laborfortojn disponeblajn por nia movado. En Nitro estis rekta elsendo de la UK, kaj UEA ricevis sian unuan subvencion por bonvenigi volontulon en la Centra Oficejo. La subvencioj, rimedoj de UEA estas disdonataj laŭ malfermaj alvokoj por povi laŭeble ĉiujn, kiuj interesiĝas, enplekti en la laboron, kaj tiel renoviĝas ekzemple esperanto.net.

Nun parolante pri aktivulo.net, en tiu ĉi spaco troviĝas ankaŭ nia Asocia blogo, kies celo estas aktuale kaj iom pli persone informi pri tio, kio okazas en UEA, kion faras la grupo da volontuloj, komisiitoj, estraranoj kaj oficistoj, kiuj kune agas kaj fervore agadas por nia movado.

Ĝin antaŭvideble plenigos informoj, raportoj de diversaj movadanoj. Se vi agas, laboras por UEA, tiu ĉi spaco estas por vi. Skribu al direktoro@co.uea.org, se vi emas kontribui al la blogo aŭ al la kunlaboro!

Komentoj

Chi tiu blogo urghe bezonas bazan difinan tekston, ekster la blogo mem, kie ghi tre baldau ne plu troveblos. Kiuj estas la celoj de la blogoj, kiuj rajtas kontribui, kiuj rajtas legi, kiuj rajtas reagi. Kio estas blogo kaj kiel oni uzu ghin. Homo kiu ne kutimas al blogoj eniros kaj tuj perdighos kaj rezignos. Tiu teksto ne devas esti longa, dek linioj sufichos. Mi tre scivolas, kiom da homoj legos chi tion.