Interkultura Centro Herzberg

 

La Interkultura Centro Herzberg iniciatis donigi la nomon "Zamenhof-placo" al la tereno, kie situas la Zamenhof-monumento en Herzberg (oni stragis ĝin la 15an de decembro en 2009). Ni informis ĝustatempe la urban konsilion kaj planas ofte konsultiĝi kun ili kaj aliaj respondeculoj pri la realigo de tiu plano. 

Inter niaj planoj estas ankaŭ organizi memor-ekspozicion pri Zamenhof en la kastela muzeo, kie ekde 2009 ni prizorgas ekspoziciejo kaj konstantan informejon por Esperanto.  Organizi Zamenhof-tagon kun prelegoj en la urba biblioteko, kie estas ankaŭ Esperanto-sekcio (kelkmil libroj) kaj organizi tie ankaŭ ekspozicion de Zamenhof-verkoj.  Dediĉi unu el niaj regulaj studsesioj (instrukapabligaj klerigseminarioj) al Zamenhof por detale informi studemulojn pri lia vivo kaj pri liaj verkoj.

 

Infomir

Zsofia Korody

bildo: 

Komentoj

Jen pluraj festeventoj okaze de la Zamenhof-jaro en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo.
Detaloj ĉe: http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=70562403

1) PROGRAMO: 06.04.2017: 15:00 prezentado pri Zamenhof, Zamenhof-verkoj en la urba biblioteko

2) PROGRAMO: 07-09.04.2017 Seminario pri Zamenhof (78-a Studsesio de la GEA-Filio en Herzberg)
ĉiutage de 9:30: prelegoj pri la vivo kaj verkoj de Zamenhof, legado, diskutado, konatiĝo kun tiutempaj historiaj materialoj kaj aliaj memoraĵoj pri Zamenhof.
Organizantoj: Peter Zilvar, Zsofia Korody.
Aliĝo: ĝis 02.04.17, rete: esperanto-zentrum@web.de

3) FESTPROGRAMO: 08.04.2017 (sabato) - Zamenhof-tago
11:00 Inaŭguro de pentraĵekspozicio, organizita far la Poznana Universitato por Arto kune kun internacie konataj artistoj el diversaj landoj en la muzeo de la Welf-kastelo en Herzberg
12:30 Tagmanĝa bufedo en la kastela restoracio (por invititaj gastoj)
14:00 Inaŭguro de Zamenhof-placo far urbestro Lutz Peters, muziko de la Esperanto-koruso el Halle/Saale, festparoloj (placo ĉe la akvorado kaj la Zamenhof-monumento)
15:00 Vizito de la Esperanto-ekspozicio enkadre de la UNESCO-Agendo okaze de la 100-a mortodatreveno de Dr. L.L. Zamenhof en la Esperanto-ĉambro de la kastela muzeo
16:00 Komuna kafumado en la Esperanto-Centro (Grubenhagenstr. 6)
17:00 Vizito, gvidado en la Esperanto-Centro (arkivo kaj biblioteko, Zamenhof-verkoj, memoraĵoj)

4) KULTURPROGRAMO: 14.04.2017 - 100-a mortodatreveno de Zamenhof. Programo en la Esperanto-Centro (Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6)
15:00 ekspozicio pri Zamenhof, kun rakontado, gvidado en la Welf-kastela muzeo
16:00 memorhoroj, klubkunveno pri Zamenhof, kun fotoj, albumoj, esperantaĵoj

DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6 www.esperanto-urbo.de