EKO 2015 dum la kongresoj

Tra la 17-taga periodo de la ĉefaj kongresoj de Esperantujo disiris 13 komunikoj, averaĝe po en ĉiu 31-hora periodo. Du temis pri la Konferenco de ILEI en Ostendo, Belgio, unu pri la Internacia Junulara Kongreso en Wiesbaden, Germanio kaj dek pri la jubilea Universala Kongreso en Lillo, Francio. Numero 2015-3 de la revuo Juna amiko prezentis komparan artikolon pri tiuj eventoj. Komunikoj EKO-UKO 1 ĝis 9 estis senditaj el Lillo, Francio.

La komunikoj entute enhavis 8435 vortojn, po averaĝe 650. La plej longa enhavis 2310 vortojn, la plej mallonga 75. La komunikoj kune aperigis 54 bildojn; nur du eliris sen bildoj; por tiuj PDF-dokumento estis postkreita surbaze de pli abunda fotoelekto.

EKO 26, julio 20, PDF 2-paĝa kun 2 fotoj sendita el Ostendo. Vortoj: 550
            Inaŭguro de la Konferenco de ILEI.

EKO 27, julio 22, PDF 2-paĝa, 6 fotoj (5 pri artaj aranĝoj) sendita el Ostendo. Vortoj: 290.
           ILEI-konferenca daŭrigo, kune kun saluto de UEA (Mark Fettes).

EKO 28, julio 26, EKO-UKO 1, PDF 1-paĝa, 1 foto (libra prezento). Vortoj: 315.
           Komitata kunsido de UEA sabata kaj aŭtora duonhoro.

EKO 29, julio 26, EKO-UKO 2, PDF 5-paĝa, 5 fotoj. Vortoj: 2310.
           Plena inaŭgura festparolo de Mark Fettes.

EKO 30 , julio 27, EKO-UKO 3, PDF 2-paĝa, 3 fotoj (podianoj, ). Vortoj: 635.
           Pri la unua duono de la inaŭguro.

EKO 31, julio 28, EKO-UKO 4, PDF 1-paĝa, 9 fotoj de salutantoj. Vortoj: 75.
           Resumo kaj fotoj de Landaj Salutoj en la inaŭguro.

EKO 32 , julio 29, EKO-UKO 5, PDF 2-paĝa postkreita kun du fotoj. Vortoj: 555.
           Raporto pri la teatra solenaĵo en Bulonjo, la parado kaj la stacidoma solenaĵo.

EKO 33, julio 30, EKO-UKO 6, PDF 2-paĝa, 5 fotoj (1 kapabligo, 4 arto). Vortoj: 460.
           Resumo pri la Tago de Kapabligo kaj de Lernado, kun pliaj eroj.

EKO 34, julio 31, EKO-UKO 7, PDF 2-paĝa kun unu foto. Vortoj: 285.
           Anonco pri la nova Ĝenerala Direktoro.

EKO 35 , julio 31, EKO-UKO 8, PDF 2-paĝa, 8 fotoj diverstemaj. Vortoj: 300.
           Resumo pri la komitata kunsido en vendredo la 31an de julio.

EKO 36, aŭg 2, EKO-UKO 9, PDF 2-paĝa, 8 fotoj diverstemaj. Vortoj: 240.
           Raporto pri la aŭkcio, ĉefe portilo por multaj fotoj pri variaj programeroj.

EKO 37 , aŭg 5, EKO-UKO 10, PDF 2-paĝa, 2 fotoj sendita el Wiesbaden. Vortoj: 840.
           Raporto pri la ferma ceremonio de la Universala Kongreso.

EKO 38 , aŭg 5, sendita sen bildoj, PDF 2-paĝa kun 3 bildoj postfarita. Vortoj: 740.
           Raporto pri la Internacia Junulara Kongreso kaj ĝia AMO-seminario, numero 14.